Mostrando las entradas con la etiqueta VORTO DE LA TAGO. Mostrar todas las entradas
Mostrando las entradas con la etiqueta VORTO DE LA TAGO. Mostrar todas las entradas

27.5.07

KONSERVI

1. Zorgi, ke io ne difektiĝu aŭ ne perdiĝu; malebligi pereon de io:
  • Ni ne povis konservi eĉ unu aĵon de incendio.
  • Mi petas vin konservi ĉi tiun sekreton.
  • Li garantiis al mi la konservon de la memoro.
  • Infano metis ankoraŭ kelkajn monerojn en la konservujon.
  • Li forkuris sub instigo de la instinkto de memkonservado (defendo de la propra vivo kontraŭ ĉiaj danĝeroj).
2. Ne perdi, plu posedi, havi ankoraŭ:
  • Ŝi konservis sian junecon kaj belecon.
  • Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte.
  • Mi devas preni la varon de la konservejo, ĉar ĝi ne estas ĉi tie.
3. Per speciala preparado gardi (manĝaĵojn) kontraŭ putrado, ŝimo aŭ alia difektiĝo:
  • Ĉu vi povas helpi konservi la legomojn?
  • Mi aĉetis libron pri konservado de la nutraĵoj.
  • Mi tre ŝatas fruktajn konservaĵojn, kiujn preparas mia avino.

NAVIGI

Vojaĝi, per tiucela veturilo, sur maro, lagoj, riveroj aŭ en aero:
  • Li navigis nin al la ekstremaĵo de la oceano.
  • Mia aŭto havas navigan sistemon, pro tio mi neniam perdas la vojon.
  • Post longa navigado estas agrable denove esti sur la tero.
  • Ĉi tiu rivero ne estas navigebla, ĉar ĝi estas tro malgranda por tio.
  • Nia lando iĝis riĉa pro la navigebleco de ĉi tiu rivero.
  • La manovradon de la aviadilo oni estras en navigejo.
  • Iam navigistoj uzis astrojn por difini la vojon.